Ĉu ekus en Roterdamo la tria mondmilito?

HeKo 838 4-E, 14 jun 24

“In the event of a Russian invasion of Nato, US troops would be shipped to the port of Rotterdam before being transported eastward” malkaŝis la brita ĵurnalo “The Telegraph” 4 junio 2024. Tio signifas ke deĵori en Roterdamo (ekzemple kiel TEJO-oficisto aŭ -volontulo) egalus sidi sur la firsto de aktiva vulkano.

Se la informo pri tiu NATO-plano respondus al vero, interalie la valoro de nemoveblaĵoj draste falus: kiu aĉetus domon tie, kie la risko de malamika bombado estus plej granda? Laŭ “The Telegraph” Roterdamo estas nur unu el la kvin “koridoroj” por la usonaj trupoj, sed la ceteraj situas multe pli periferie, kaj rusa atako tie estus malpli urĝa kaj malpli efika laŭ rezulto.

Roterdamo suferis pro germana bombado 14 majo 1940: mortis 1.150 personoj, kaj 85.000 restis senhejmaj. La nederlandanoj kapitulacis samtage. Malgraŭ tiu precedenco, la urbo riskus travivi duan martirecon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.