HeKo 892 3-A, 27 okt 25
Komitatano Rob Moerbeck dissendis al sia kolegaro en la Universala paroladon de la nederlanda eksministro Jan Pronk, pri kiu evidente li konsentas, invitante al sidprotestoj pro genocido en Gaza.
Al tio replikis diplomato Seán Ó Riain, UEA-vicprezidanto, per parolado de la usona prezidento Bill Clinton politike alidirekta, emfazante ke “la laboro de UEA estas [nur] disvastigi Esperanton kaj lingvan justecon – kvankam ĉiu el ni kompreneble rajtas havi sian propran politikan sintenon, kiel UEA ni ne havas politikan rolon.”
Temas pri la unua publika diskuto pri Palestino ene de la Asocio, ĉefe post la lanĉo de alvoko ene de la Junulara por alpreni pozicion pri la lasta interŝemida milito.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
— HdE-redakcio
Komentoj
28a Okt 2025 Mar - 12h50
Seán Ó Riain laboris en la ambasadejo de la Respubliko de Irlando en Pollando de 1994 ĝis 1999, do dum la periodo kiam mia lando estis trafita de la plej granda ekonomia kaj socia Armagedono post la Dua Mondmilito. Tio estis periodo de la plej granda priŝtelo de poloj, farita en kunlaboro kun okcidentaj landoj kaj lokaj pollingvaj politikistoj kanonizitaj de Bruselo, ili nomis sin socialdemokratoj kaj liberalaj demokratoj. Ĉu d-ro Seán Ó Riain kiu studis juron kaj tiom ofte parolis/as pri justeco iam ajn esprimis sin kritike pri la maljusteco kiun li ne povis ne rimarki dum la tempo pasigta en Varsovio? Mi neniam aŭdis pri tio…
30a Okt 2025 Ĵaŭ - 11h41
La komentario de vicprezidanto Ó Riain ŝajnas epitafo sur la tombo de la UEA-aliĝemo ĉe Kataluna Esperanto-Asocio, definitive post la kontraŭisraela deklaro de ĉi-lasta.
Aldonu komenton