Ĉu GEA subtenas politikan partion?

HeKo 371 5-A, 15 okt 08

La membrorevuo de Germana Esperanto-Asocio aldonis al sia lasta numero la formularojn por kolekti la subskribojn de germanaj ŝtatanoj, necesajn por ke la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenu en la venontjaraj elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio. Ĉi tiu sinteno draste diferencas de tiu de la franca landa asocio, kiu fine de septembro 2003, laŭ iniciato de la tiama prezidanto s-ro Longuépée, per oficiala rezolucio malaprobis ajnan subtenon al E-D-E. Ĝis nun tiu rezolucio ne estis nuligita de la koncerna asocia instanco.

La nerekta subteno al specifa politika partio (ĉar tio estas E-D-E) estas interesa pro diversaj kaŭzoj. Unue, ĝi metas la asocion kontraŭ tiuj membroj kiuj aktivas por alia partio: kvankam subskribi por unu partio ne nepre signifas voĉdoni por ĝi, aliflanke tio egalas al subtraho de voĉoj, kiuj povus iri al aliaj kandidatlistoj, se E-D-E ne ekzistus. Due, la asocio implice esprimas negativan ideon pri la politiko, kiu estus komprenata ne kiel aktiveco favora al la socio (laŭ unu ideologio aŭ alia), sed kiel rimedo por propagandi sian propran varon. Krome, pri Eŭropa Unio mem, de E-D-E neniam venis indiko favora al la Lisbona Traktato, sed male: ankaŭ tio havas politikan signifon: tio per si mem kontrastas la pozicion de Eŭropa Esperanto-Unio.

Estas fakto, ke la esperantistaro inklinas al relativa alternativeco: ĉu la radikala partio en Italio, ĉu la verduloj aliloke, ktp. Sed la subteno al E-D-E iras trans tiu inklino, montrante tiun negativan juĝon: la voĉo de protesto fariĝas voĉo de preteksto.

Ekde 2006 E-D-E havas kunlaborajn rilatojn kun UEA. Ĝi havas neniun rilaton kun aliaj internaciaj subjektoj en Esperantio. Eĉ antaŭ ol esti akceptita de UEA, la federacio de E-D-E jam havis en sia statuto klaŭzon, por favori finance UEAn en kazo de malfondo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.