HeKo 924 9-B, 8 nov 26
La 16-a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) okazos de la 26-a ĝis la 31-a de julio 2027 en Ĉaŭdefono, la ĉi-jara kultura ĉefurbo de Svislando.
Se vi havas teatran pecon, muzikajn programojn, atelieron, prelegon aŭ alian kulturan proponon prezentindan, eble KEF estas la ĝusta kaj ideala okazo por dividi vian kreemon kun entuziasta internacia publiko!
Ni serĉas talentulojn kaj kontribuantojn, kiuj volas riĉigi nian E-vivon per teatro, muziko, manlaboroj, arto kaj literaturo.
Por pliaj detaloj bonvolu kontakti nin ĉe:
kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) / stelo [ĉe] esperantio [punkto] net (stelo[at]esperantio[dot]net)
— La Abeletoj