Pluraj personoj aktivas en la informado pri la Esperanta Civito kaj ĝiaj servoj, rekte aŭ tra la paktintoj: je nivelo de konsorcia respondeco, vickonsulo Comincini pri ĉio rilate al informado, retejo, cifereco, kaj vickonsulo Piccinini pri afiŝoj rilate al eventoj, kunordige kun informado; je nivelo de unuopaj paktintoj, ĉiu establo estas aŭtonoma, sed plej aktiva estas vickonsulo Giordano per la retejoj posedataj de LF-koop: literaturafoiro.com kaj kulturservo.esperantio.net (tre utila ankaŭ por KCE).
La retagentejo “Heroldo komunikas” dependas de sia redakcio: administras Comincini kaj Giordano, same kiel la tuta esperantio.net — HeKo estas la sola oficiala organo de la Esperanta Civito, al kiu ĝin donacis LF-koop en 2001. “Heroldo de Esperanto” papere subsiduas, sed neniam estis la oficiala organo (kaj enhave ĝi diferencas). HdE mem estas paktinto, dum HeKo estas Civita instanco.
C-ano Johannes Genberg kreis laŭ propra iniciato la retejon civito.net, sed ĉi-monate transdonas ĝin al Civita instanco. Pri la alproprigo zorgas la vickonsulo pri informado. La Konsulo ne jam dekretis pri ĝia utiligo, sed estas inklino al diskuta platformo kaj al paĝoj konsorcie utilaj.