Du kunprezidantoj de landa asocio, ses prelegantoj, du interpretistoj por tri franclingvaj aŭtoritatuloj (urbestroj de Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono, membro de la kantona registaro). Unusola gazeta korespodanto (tiu de Heroldo), neniu oficiala reprezentanto de SAT, TEJO, UEA (prezidanto Fettes, kun anoncita alparolo, eĉ ne sendis senkulpiĝon), kaj entute trideko da pliaj ĉeestantoj en grandparte malplena aŭlo, kie mi preskaŭ perdiĝis: tia estis la kvanta rezulto de la hodiaŭa inaŭguro de la “Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto” (sed ekzistis nek la unua nek la dua, ĉar en la 1920aj ĝi nomiĝis konferenco) organizita de s-ino Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI.
Se la kvanta estis duona fiasko (anoncitaj kvindek aliĝintoj, kun kvardek du personoj ĉe la inaŭguro), la kvalita rezulto estis pli bona, malgraŭ la kompleta dizerto de reprezentantoj el la ducento da ŝtatoj kiuj ricevis la inviton. Al tiu kvalito kontribuis la salutoj de Duncan Charters (franclingve, interpretis István Ertl) kaj de la lokaj aŭtoritatoj, precipe la urbestrino de Ĉaŭdefono, Nathalie Schallenberger.
Rimarkinda estis ankaŭ la kunesto de pluraj hungaraj pedagoginoj pli-malpli eksterlandaj: Zsófia Kórody, Márta Kovács, Katalin Kováts, Mónika Molnár kaj prof. Ilona Koutny; kompense, ĉar venis neniu estrarano de UEA, mankis la “hungaraj” Stefano Keller (rezidanta en Svislando) kaj Stefan MacGill (rezidanta en Budapeŝto).
Kun la tridek ses eldonoj de sia lernolibro aperis Stano Marĉek, dum Zlatko Tiŝljar preferis silenti nome de Eŭropa Esperanto-Unio. Jean-Thierry von Büren kantis el la repertuaro de la disko “Lida ludo” kaj Marion Bélisle violonĉelis.
(Anna Bartek)
Legu pli en Heroldo de Esperanto