De "risorgimento" al imperiismo, de cionismo al hegemonismo

HeKo 906 7-E, 12 apr 26

Kvankam ne la unua (pli fruis la greka) la itala “risorgimento” aŭ releviĝo estis la plej fama liberiĝa nacia movado en la romantika epoko, enviata de ĉiuj (poloj, hungaroj, bulgaroj…) en la eŭropa printempo de la popoloj; bedaŭrinde el plejparte nobla epopeo Italio degeneris al koloniismo kaj, precipe post la unua mondmilito per la faŝisma monarkio, al imperiismo.

Analoga ŝajnas la parabolo de cionismo kiu, el simile noblaj radikoj kaj eĉ avangardaj ekonomiaj kaj sociaj eksperimentoj, estas degenaranta al hegemonisma strategio. Por Eŭropo la itala degenero signifis interalie la krizon de Ligo de Nacioj kaj la duan mondmiliton, kvankam Italio ne responsis sola; simile la israela degenero signifas interalie la krizon de UN kaj prologon al plia mondmilito, precipe sur ekonomia tavolo; ankaŭ ĉi-foje kun grava kunresponso, nome la usona.

La nuna milito en la areo de la Persa golfo, kontraŭ la irana fortreso same nekonkerebla kiel la vjetnama dum la pasinta jarcento, pruvas la maltaŭgecon (se ne eĉ la malfortecon) de Usono kiel superpotenco, sed ankaŭ la partan fiaskon de cionismo kiel solvo de la “hebrea demando”.

La relanĉo de analizo pri la oportuno de la hilelisma solvo, celanta alian specon de subjekto de internacia juro ol la “judan ŝtaton” de Herzl, fariĝas pli kaj pli aktuala. Evidente tiu analizo ne povas ekskludi la fakton ke la origina celo de cionismo realiĝis per la ekzisto de Israelo; sed samtempe ĝi startas el la dubo ĉu sufiĉus ŝanĝo de registaro en Israelo (kaj Usono) por remeti la vagonon sur la relojn.

(Legu pli en “Heroldo de Esperanto”)

— c-ano Giorgio Silfer, HEK-ano
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.