Antaŭ pli ol duona jarcento Humphrey Tonkin pledis por ke “TEJO ne estu UEA en mallonga pantalono”. Hodiaŭ oni rajtas sin demandi, kiu pledos por ke TEJO ne estu roterdama Centra Oficejo en ŝorto. Ne temas nur pri leksika evoluo: se daŭras tiel (nome se EU-instancoj plu subvencios), UEA riskas fariĝi la maljunulara sekcio de TEJO.
Fakte, dum UEA malmuntis sian CO kaj pretas vendi la tutan domon, TEJO muntas propran CO per la mono de eŭropaj kontribuantoj: ja la kotizaro apenaŭ sufiĉus por la kontormaterialo. Per la cent dudek kvin mil eŭroj el EU oni precipe dungas portempan (unujaran) personaron: oficisto pri komunikado, oficisto pri eksteraj rilatoj… por ne mencii ankaŭ la zorgant(in?)on pri la lanĉota grandioza retejo; ĉiuj kun nederlandaj salajroj.
Tia dungado embarasas la estraron, kiu eĉ ne bone konas la severajn labornormojn de la nederlanda reĝolando, malgraŭ spertoj de iamaj estraroj pri dungado. Krome ekzistas “volontuloj”, ankaŭ honorariataj. Ĉu tio signifas ke servoj kaj projektoj prosperas?
“Restas 2,5 monatojn [sic] por la IJK kaj ne estas io ajn kontrolita por la vespera programo”, konfesas Carlos Pesquera, kiu plu penas trovi reĝisoron por nova muzikalo premieronta dum la kongreso (danke al kroma EU-subvencio), sub la titolo “la sorto gvidos nin” — ĉu ia aŭ La?.
“Multe da tempo rilate al AKSO kaj Kontakto”, suspiras Tyron Surmon: “Verŝajnas ke baldaŭ ni pli intense kunlaboros kun UEA pri la retejo, verŝajne prenos la plejparton de mia estrara tempo”. Do la revuo (redaktata de Pawel Fischer-Kotowski) plu malfruas je kelkaj numeroj kaj la retejo (prizorgata de Mia Nordentoft) je kelkaj jaroj.
Super ĉio tia pendas la Damokla glavo de malestontaj EU-subvencioj. Tiele ne povas daŭri, spite al la laŭdinda bonvolo de la estraro kaj aktivularo. En simila kazo internaciaj junularaj organizoj jam bankrotis.