Debato pri la Civito en Radio Radikala

HeKo 551 9-C, 13 feb 14

Radio Radikala, la plej aŭskultata privata politika kanalo en Italio, rekte elsendis hieraŭ la debaton pri la Esperanta Civito kaj lingvaj rajtoj, organizitan de Esperanto Radikala Asocio.

La ĉefan prezenton faris sen. Giorgio Silfer, ekskonsulo. Li disvolvis la temaron de la lingvaj rajtoj, de la protokolo de Ligo de Nacioj (1931) ĝis la Universala Deklaracio en Barcelono (1996).

La koncepto de “ius sermonis”, alternativa al “ius sanguinis” kaj “ius soli”, fontas el tiu deklaracio, kaj sur ĝi sin apogas la Esperanta Civito, reprenante la fadenon de la zamenhofa avangarda “neŭtrale homa popoleto”. Sed ĉar Zamenhof inkluzivis la koncepton de “ius fidei”, pri tio intervenis la konata vatikanisto Giuseppe Di Leo.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.