Radio Radikala, la plej aŭskultata privata politika kanalo en Italio, rekte elsendis hieraŭ la debaton pri la Esperanta Civito kaj lingvaj rajtoj, organizitan de Esperanto Radikala Asocio.
La ĉefan prezenton faris sen. Giorgio Silfer, ekskonsulo. Li disvolvis la temaron de la lingvaj rajtoj, de la protokolo de Ligo de Nacioj (1931) ĝis la Universala Deklaracio en Barcelono (1996).
La koncepto de “ius sermonis”, alternativa al “ius sanguinis” kaj “ius soli”, fontas el tiu deklaracio, kaj sur ĝi sin apogas la Esperanta Civito, reprenante la fadenon de la zamenhofa avangarda “neŭtrale homa popoleto”. Sed ĉar Zamenhof inkluzivis la koncepton de “ius fidei”, pri tio intervenis la konata vatikanisto Giuseppe Di Leo.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”