Debutoj kaj premieroj dum la 14a KEF

HeKo 881 6-B, 3 aŭg 25

La 14a Kultura Esperanto-Festivalo, organizita de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista (ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito), konkludiĝis hodiaŭ en Ĉaŭdefono kiel vera festo, kun debutoj kaj premieroj en muzika kaj teatra kampoj.

Per liro kaj fortepiano debutis kiel duo Alessio Giordano kaj Giorgio Di Nucci, prezentante kombinon de muziko kaj inspiro al meditado, per instrumenta ponto preskaŭ du mil jarojn distanca. Giorgio Di Nucci brile debutis pli frue kiel aktoro, per la reĝisorado de Rolando Giancola, en la fama monologo de Anton Ĉeĥov “Pri la malutilo de tabako”, kiun Giuliano Turone interpretis en 2006 dum UK en Florenco.

Premiero ankaŭ por “Sur la fina benko” de Giorgio Silfer, verkita en Budapeŝto dum unu tago, 30 majo 2023. En la unuakta dramo, kiu iom memorigas tiun de Luigi Pirandello “La viro kun floro enbuŝe”, kun la konsiloj de reĝisoro Giancola rolis la aŭtoro mem kaj Viviana Ĝardeno, en subĉiela spektaklo inter ĝardeno kaj korto (el kio ŝia nova pseŭdonimo, nun esperanta) sur la teraso de la Helvetia Esperanto-Domo en agrable suna mateno. Por Viviana la unua sperto, por la aŭtoro (kiu aktoris jam en siaj dramoj, kiel “Doktoro Rosales” en 1973 kaj 1974) unu plia. 

Aldone meritas mencion la sukcesa prezento de “Ŝaknovelo”, laŭ teksto de Stefan Zweig, fare de Arno Lagrange, kvankam nek debuto nek monda premiero.

Almenaŭ trioble pli riĉa pri teatro ol la samtempa Universala Kongreso, KEF relanĉas Talion en verda vesto. Restas nur la paradokso ke en Bruno preskaŭ mankis teatraĵoj dum abundis publiko, kaj en Ĉaŭdefono arto triumfis kun malabunda publiko. Sed proverboj povas klarigi: “Jen nenio kaj tenu ĝin forte” en la unua kazo, “Ju pli bone, des pli ignorende” en la dua.

Komentoj

Laure Patas d'Illiers

04a Aŭg 2025 Lun - 05h19

Mi deziras danki la tutan teamon, kiu zorgis pri la ĵusa Kultura Esperanto-Festivalo. Mi pasigis tre agrablajn tagojn danke al vi. La memoro de tiu semajno longe restos en mia menso. Ege plaĉis al mi la elstara kultura nivelo de la aranĝoj. Mi multe lermis dum la prelegoj kaj ĉiĉeronadoj de Sinjoro Silfer. Mi ne forgesas la bongustajn manĝojn! Mi elkore deziras al ĉiuj trankvilan hejmeniron kaj ripozigan someron. 

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.