Degoul, Oŝlak kaj Silfer por IJF pri "sankteco"

HeKo 705 6-B, 31 mar 19

La ĉeftemo de la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo (Rimino, 18-22 aprilo) rilatas al sankteco. Enkonduke demandas Valentina Boldurescu: “Kiu povus paroli pri la temo?” Respondis tri kleruloj, kunlaborintoj de “Homarane”, kajero pri socio, filozofio kaj religio: Francisko Degoul, Vinko Oŝlak, Giorgio Silfer.

La zamenhofologo Degoul proponis interesan eseon pri la “sankteco” ĉe la aŭtoro de esperanto. La filozofo kaj teologo Oŝlak enfokusigis filologie la koncepton, kaj larĝigis ĝin al la numa mondo. La historiisto Silfer jam verkis pri sankteco kadre de eseo pri monoteismo kaj eŭdemonismo ĉe la unua homarano.

“La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj «ordonoj de Dio», pri diversaj elpensitaj «sanktaj veroj», kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj” citas la anarkokristano Degoul el Zamenhof. “Por la sankteco la separiĝo de la profano kaj la senkondiĉa devkonscia karaktero estas tipaj, ĉar la sankteco estas la loko de kolektiva identodifino” citas la fundamentisto Oŝlak el Schluchter.

Legu pli en Literatura Foiro

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.