"Dekalogo" por prosperigi Esperanto-Domon

HeKo 811 1-B, 26 apr 23

Kelkaj bazaj kondiĉoj necesas por garantii la ekziston de Esperanto-Domo kaj eĉ prosperigi ĝin. Unue, la domo devas resti rimedo kaj ne fariĝi celo. Se la homoj iras tien precipe por flegado de la nemoveblaĵo, se homaj resursoj kaj mono investiĝas precipe por riparoj kaj purigado: la Domo agonias. La celoj estas diversaj: lingvoinstruado, produktado de kulturaj varoj kaj servoj per esperanto, luigo de salonoj, ĉambroj kaj apartamentoj (tra la tuta jaro) ankaŭ al neesperantistoj, restoraciado.

Due, la situo: oni evitu tro periferian lokon, krom se oni celas tutan vilaĝon, kun enmigro de esperantistoj. Oportunas Ĉaŭdefono, Malago, Bujumburo; ne konvenas loko atingebla nur aŭtomobile. Bureso taŭgis en la 1990aj, kiam rezidis tie tri paroj kaj eĉ plia, sed jam ne plu.

Trie, la landinterno: utilas sufiĉe forta loka esperanto-komunumo; sed ankaŭ malutilas: ekzemple tro da sametnolingvaj klientoj kondukas al krokodileco. Kvare, la transnacieco: kaj en la klientaro kaj en la stabo la homoj devenu el pluraj landoj/lingvoj. La transnacieco signifas ankaŭ: Kvine, aparteni al reto aŭ apogi sin al transnacia organizo.

(Legu la tutan “dekalogon” en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2344, majo 2023)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.