Feminisma Esperanta Movado, kies sidejo estas en Svislando kaj organo la revuo “Femina”, analizis la kazon Assange, en rilato kun la denunco fare de du svedinoj kontraŭ la iniciatoro de Wikileaks.
La esperantlingvaj feministinoj distingas du elementojn en la kazo Assange: la unua estas la denunco en si mem, la dua estas la konduto de la svedaj aŭtoritatoj. Pri la denunco ili opinias ke, ĝis la unua verdikto de tribunalo, ĉiam validas la supozo pri senkulpeco de la imputito. Pri la konduto de la svedaj aŭtoritatoj ili rimarkas, ke arestomandato tra Interpol nur por plenumi la principon de “audiatur et altera pars” ŝajnas tre escepta proceduro, kompare al la juraj principoj praktikataj en civilizitaj landoj.
La lukto kontraŭ perforto al virinoj estas kaj restos, bedaŭrinde ankoraŭ dum longa tempo, unu el la ĉefaj celoj de la feminismo tra la tuta mondo. Por ke ĝi sukcesu, ĝi devas evolui tra longa, konstanta kaj persista mobilizo en ĉiu lando kaj en ĉiu medio, laŭ strategio kiu efiku en la socio kaj per normoj kaj per edukado.
Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM
Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Femina”