Deklaro de firmao Gutenberg al Japana Esperanto-Instituto

HeKo 754 5-A, 11 feb 21

La Firmao Gutenberg Orchestra Co. Ltd. (GO) publikigas ke, rilate al la gazeto redaktita de GO nomata “Esperanto Culture Magazine” (ECM), GO kaj Japana Esperanto-Instituto (JEI) atingis jenan interkonsenton.

1. GO akceptis la peton de JEI je la 21a de januaro kaj konsentis ŝanĝi la nomon de ECM. La nova nomo estas tia, kian GO nove proponis al JEI je la 3a de februaro 2021. Tiu formala nomo estos publikigita post la oficiala varmarko-petado fare de GO.

2. GO ankaŭ ŝanĝos la nomon de la retejo por ECM nomata “esperantoculture.com”.

3. GO ĉesos malfermi retan salonon nomatan “Esperanto Culture Community”.

4. Rilate la registropetadon de la varmarko de ECM, al la deklaro de JEI je la 27a de decembro 2020, GO respondis jene: Ni petis registron de varmarko “Esperanto Culture Magazine” nur en la kampo de eldonaĵoj ene de Japanio. Ni deklaras, ke per tio ni havas nenian intencon limigi eldonagadon de ajna eldonaĵo kun skribo de Esperanto. Ni volas, ke neniu en Japanio eldonu samnomajn eldonaĵojn. Ni nur sekvis la kutimon registri varmarkon por glate irigi komercon, kaj tiu registrado rilatas nur enlande. Ni denove respondas, ke la supre notitaj principoj validas ankaŭ post la nomoŝanĝo de ECM. JEI akceptis tiun denovan respondon.

5. GO deklaras, ke ĝi kunhavas grandan idealon pri la progresigo de internacia komunikado kaj kultura interŝanĝo kun JEI, kaj vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton kun JEI.

(Subskribis Sugatsuke Masanobu, Prezidanto de Gutenberg Orchestra Co. Ltd., la 8an de februaro 2021)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.