Post intensa kunlaboro inter la fakgrupo pri Informado de la Esperanta Civito, reprezentata de c-anoj Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano, kaj Gábor Deák Jahn, kies helpemo kaj informadika kompetento montriĝis nemalhaveblaj, ni ĝojas anonci ke la retejoj de du civitaj servoj kaj unu establo renovigis siajn dezajnon kaj grafikan stilon. La novaĵo koncernis evidente Heroldo Komunikas, kiel la legantoj mem povas konstati, sed ankaŭ – kaj pli profunde – Esperantan Kulturservon (EKS), kiu jam antaŭ jaro ekfunkciis kiel konsorcia magazeno de la Esperanta Civito. EKS restos ankoraŭ dum kelkaj semajnoj pritraktata – kvankam plu funkcianta – por aldoni pliajn servojn kaj plibonigi la jam ekzistantajn, dum daŭras la enretigo de la KCE-libroservo.
Samtempe, sojle de la ekvinokso, la vicĉefredaktoro de LF publikigis novan version de la retejo Literatura Foiro, kiu riĉiĝas per raraj historiaj bildoj kaj baldaŭ ankaŭ son-dokumentoj kaj videoj.
La grafika renovigo ne limiĝas nur al telematiko. Ankaŭ prese kelkaj niaj periodaĵoj pretiĝas por transiri al novaj, pli modernaj enpaĝigaj softvaroj, dum ĉe la libro-eldonado la grafika salto jam okazas: ekzemplas Istanbul” Istanbulo (2025, LF-koop) de Burhan Sönmez kaj la prilaborataj novaj eldonoj de Historio de la Esperanta Literaturo kaj La Verda Libro de la Esperanta Civito.
Aldonu komenton