Disduiĝo la probabla sorto de CDELI

HeKo 844 1-A, 20 aŭg 24

Estas iom pli konata, aŭ divenebla, la sorto de Centre de documentation et étude sur la langue internationale (CDELI) en la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. La Centro (kiu ne estas esperanto-centro) konsistas el du partoj: arkivo kaj biblioteko. La unua ne estas katalogita, la dua jes, kadre de la bibliografia sistemo de la romandaj bibliotekoj.

La arkivo (probable kun la hemeroteko) certe migros de la urba biblioteko al grandioza arkivaro konstruata en alia kvartalo de Ĉaŭdefono. La infrastrukturo pretos en 2028, kiam la nunaj libervolaj kunlaborantoj (preskaŭ ĉiuj el alia kantono) estos pli ol 80-jaraj.

Alia la destino de la libraro: ĝi devus resti en la urba biblioteko. Do en unu loko eblos prunti la librojn, en alia konsulti la arkivaĵojn (dokumentojn, protokolojn, korespondaĵojn, gazeteltondaĵojn ktp). Sed la libraro enhavas duoblaĵojn kaj trioblaĵojn, kiujn la biblioteko ne konservos.

Aldone, nek la brokantejo nek la libroservo havos lokon en unu el la du konstruoj. Kaj preskaŭ certe ankaŭ ne aliaj eksterbibliotekaj kaj eksterarkivaj aktivecoj, kiel lingvokursetoj. Oni atentu ke unu el la du konstruoj dependas de ŝtato, la alia de civito. La nomo CDELI eble restus en la ŝtata konstruo, sed malaperus en la civita, kie la libraro apudos la alilingvajn sur bretaro de komuna salono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.