Drastaj reformoj en la strukturo de PEN Internacia

HeKo 869 2-B, 2 apr 25

C-ano Alessio Giordano reprezentis la Esperantan PEN, kun la asisto de c-ano Giacomo Comincini, hodiaŭ en reta kunveno kunvokita de Burhan Sönmez, prezidanto de PEN International; partoprenis tridek sep delegitoj el la Eŭropaj kaj Centr-Aziaj centroj. 

Dum la kunsido estis prezentitaj la ĉefaj juraj kaj organizaj ŝanĝoj aplikotaj en la “sindikato de la verkistoj” per estonta nova statuto. Kelkaj modifoj estos jure formalaj, kiel la ŝanĝo de statuso, de charity association al company, dum la celoj plu restos plene charitable. Aliaj amendoj koncernos internajn elektomekanismojn, la formadon de subkomisionoj kaj aliajn procedurajn punktojn.

Precipe grava novaĵo estos la malfermo de la PEN-membreco ankaŭ al ĵurnalistoj, intelektuloj kaj simplaj legantoj, kio ne plu postulus la necesan kvalifikon de profesia verkisto por aliĝantoj. La detaloj pri la ŝanĝoj haveblos en dokumento sendota al ĉiuj centroj.

Tio kio plej rilatas al la Esperanta PEN estos la postulo ke ĉiu centro verku novan statuton. Responde al la demando de la esperanta delegacio, Arne Svingen, internacia sekretario de PEN ĝis la venonta kongreso, esprimis sian disponeblon por diskuto pri la konstitucia procezo. La statuta teksto, efektive, estos verkata en plena aŭtonomeco de ĉiu centro, sed aliflanke ekzamenata de la internacia estraro por proponi teknikajn plibonigojn.

“La ŝanĝoj estas parto de PEN, kiu evoluas laŭ la tempoj”, deklaris Burhan Sönmez, substrekante ke tra la jardekoj la organizo spertis multajn transformojn laŭ la evoluo de la internacia verkistara movado kaj ĝiaj bezonoj en la nova jarcento. “Ni ne plu estas elitisma klubo”, asertis la prezidanto, “sed movado preta alfronti la defiojn de la nuna epoko”.

(Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.