Du aŭtoroj en unu persono: Nemere kaj Moretti

HeKo 585 6-B, 21 nov 15

Du aŭtoroj en unu gastis ĉe la literatura kafejo 19 novembro 2015 en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Temis pri c-ano István Nemere kaj la itale nomata Melissa Moretti. Kiel eblas tiu dualismo?

La hungara verkisto rakontis ke pluraj legantoj de liaj libroj demandis lin, ĉu li povus verki ankaŭ “amromanojn”. Li akceptis la defion, kaj ĝis nun publikigis jam sepdek kvar titolojn en la ĝenro “roza literaturo”, sed sub virina pseŭdonimo: Melissa Moretti.

Ĉu vivanta modelo aŭ simple fantazia personeco? Nemere/Moretti respondas ke ŝi ekzistas nur en fantazio, kaj ĉio okazanta en la libroj povas nur hazarde havi ion komunan kun reala persono, escepte de István Nemere mem. Sed ankaŭ en lia kazo efikas ia virtualo: li ja priskribas virinajn sentojn, sed kiel viro kiu fakte ne povas sperti la samajn emociojn.

Ĉu la virinoj de Melissa Moretti analogas al la Venecio de Donna Leon? La usona inventintino de komisaro Brunetti estas legebla en dudek tri lingvoj, sed ŝi malpermesas tradukojn al la itala, ĝuste ĉar ŝi konscias ke ŝia Venecio reprezentas tute stereotipecan realon. Nemere almenaŭ trovas legantinaron en la hungara, dum Donna Leon dekomence rezignis pri la itala legantaro.

La atenta kaj nombra publiko de la literatura kafejo fine fariĝis simpatia Nemere-klubo, kun dediĉoj sur libroj alportitaj de la ĉeestantoj (plejparte venintaj de ekster Budapeŝto). La vesperon enkondukis c-ano György Nanovfszky, prezidanto de FAR. Organize helpis c-inoj Anna Bartek kaj Klára Szabó.

(HeKo 585 6-B, 21 nov 15)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.