Du gravaj rezolucioj aprobitaj en Landerono

HeKo 450 6-C, 19 aug 10

La Senato de la Esperanta Civito prokrastis la finan diskuton kaj aprobon de la leĝopropono pri la reprezentaj donacoj, kaj konfidis al triopa komisiono (Martinelli kaj Trifonĉovski por la majoritato, Holevitch por la opozicioj) la taskon ellabori definitivan tekston, submetotan al la venonta senata sesio.

Unuanime estis aprobitaj du rezolucioj. La unua, subskribita de sen. Felszeghy, Gonĉarov kaj Martinelli el la majoritato, kaj de sen. Bartek el la opozicio, fontis el propono de c-ano Carlos María. Ĝi estas la unua rezolucio inspirita de propono el ne parlamentano, samtempe la unua kiu okupiĝas specife pri la junularo. Ĝi komisias al la Kapitulo organizi “”Forumon de la esperanto-junularo pri la monda paco”, laŭ la modelo de la junularaj parlamentoj.

La dua rezolucio, subskribita de sen. Perla Martinelli, engaĝas la Kapitulon prepari proponon de regularo por la “pasvorta servo”, bazita sur la principoj de la tempobanko. Per tio realiĝus unu el la punktoj en la programo de la Verda listo.

Per tiuj tri punktoj elĉerpiĝis la tagordo de la hieraŭa senata sesio en Landerono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.