Du londonanoj por la Komitato de KCE

HeKo 832 7-B, 2 mar 24

Stano Keable, aŭtenta londonano, kaj Lorena Bellotti, kiu pasigis en Londono grandan parton de sia vivo, kandidatas al la Komitato de Kultura Centro Esperantista, elektota de la ordinara Asembleo fine de marto 2024. C-ano Keable estas denaskulo, same kiel siaj du fratoj. Ankaŭ la dua filo de sen. Bellotti havas la esperantan civitanecon.

La Komitaton lasos la nuna prezidanto, c-ino Perla Martinelli, kaj la nuna sekretario, sen. Anna Bartek. D-ino Bellotti estsas la sola eliranta komitatano kiu rekandidatas; ŝi okupiĝis eminente pri la rilatoj kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo kaj plu dediĉos sin al la internaciaj rilatoj de KCE.

La nova reĝimo komenciĝis en 1985, do jam daŭras pli ol la antikva: dudek naŭ jarojn kontraŭ dudek ses. Sub la nova reĝimo, en 1999, estis savita la sola domo el sep, kiujn Esperantio havis kaj perdis, dum la KCE-prezido de s-ino Mireille Grosjean kaj la direktorado de s-ro Claude Gacond. Tiu domo daŭre apartenas al KCE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.