Duncan prave vergetas la fingrojn de Karleto

HeKo 837 2-A, 21 maj 24

“Ni raportos al la Komitato kaj specifan progreson kaj kompletigon aŭ finsolvon de problemoj en niaj nunaj iniciatoj, laŭ la respondeco komuniki unuavice en niaj propraj organoj.” Per tiu frazo prof. Duncan Charters, prezidanto de la Universala, ĵus fermis la buŝon de Kalle Kniivilae, redaktoro de skandalisma nordeŭropa retagazeto, fakte voĉtubo de la bullerisma opozicio jam eksterkomitata en UEA.

Efektive Karleto Kiunivela meritas neniun respondon prioritate. La Estraro havas la devon respondi al siaj kontrol-instancoj, kaj ne nutri la flavan ĵurnalismon. Aliflanke, se kritikaj voĉoj ne leviĝas sine de la Komitato, la Estraro ne sentas la devon respondi pri sia aktiveco, des malpli ĝi bezonas peti la konfidon.

Certe la pasiveco de la plejsupra instanco ne efikas favore al UEA; sed se tiel, kial entute membri aŭ eĉ nur interesiĝi pri tiu Asocio? Eble nur por membri en ĝia junulara sekcio, pro la deviga aliĝo al Universala se temas pri TEJO. Parenteze, ĉi-lasta ĵus akceptis sian novan buĝeton, per kio oni rifuzas havi kvin plentempajn oficistojn: restos nur tri.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.