HeKo 563 8-A, 4 aug 14
Amara retoriko de Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, post la ĵusa kontinenta kongreso en Rivero (Kroatio):
“Malgraŭ ĉiuj klopodoj de la organizantoj informadi kaj apelacii dum jaro kaj duono, malgraŭ la ŝajnaj bonaj kondiĉoj (Rijeka estas centre de Eŭropo, alirebla facile de kiu ajn flanko, ne tro multekosta, UK ne okazas ĉi-jare en Eŭropo…) al la 10a jubilea kongreso de EEU aliĝis 146 aliĝintoj, inter kiuj 59 el Kroatio, sekve el aliaj 20 landoj aliĝis iom pli ol 80 esperantistoj.
Estis granda seniluziiĝo. La kongreson aŭspiciis prezidento Ivo Josipović, la urbestaro de Rijeka disponigis senpage grandegan kulturdomon kun sescent sidlokoj, al la kongresa temo kontribuis kelkaj gravaj sciencistoj kroataj inter kiuj unu kroata parlamentano… Kaj ĉiuj ili povis vidi ke la E-movado en Eŭropo ŝrumpis al cent personoj!
Ĉu ni plu organizu la kongresojn? Ĉu ni plu hontu antaŭ la neesperantistoj kiuj volas nin subteni? Ĉu la organizantoj faru ekstremajn streĉojn por organizi ĉion plej altnivele por grupeto da homoj troviĝante daŭre sub la premo de deficito?”
Verdire la kongresurbo ne estas tiel facile atingebla, kaj la kvanto da partoprenintoj kongruas kun pli fruaj kongresoj de EEU. La rezulto ne estas tiel magra kiel en Bonaero. Sed evidente la organizantoj havis tro grandan atendon: Kroatio ne altiras tiom da homoj kiom Italio, ekzemple; eĉ UK en Zagrebo (multe pli facile atingebla ol Rivero) en 2001 estis simile seniluziiga, kvante.
Endas ankaŭ sin demandi kiom populara estas EEU mem ĉe la esperantistaro. Ĝi estas nur niĉo ene de Universala Esperanto-Asocio, foje en grava konflikto kun ĝi. Sendube parto de UEA malamikas al ĝi, kaj preferas funkciigi eŭropan komisionon ene de regiona agado… La malpopulareco kupliĝas ankaŭ al la malpopulareco de Eŭropa Unio en granda parto de la ĝenerala opinio (precipe en Orienta Eŭropo, sed ankaŭ en Britio kaj Italio) kaj en la “klasbatala” sektoro de Esperantio, kiel SAT aŭ la Ruĝa grupo en la Civita Senato. Aldone, ekzistas E-D-E, kiu ne sukcesas establi pozitivan rilaton kun EEU. Fine sed ne fone, ne atendu aliĝintojn el la raŭmisma flanko (ili estis triono de la SAT-kongresanaro 2003, la lasta abunde super cento), se vi rifuzis la inviton de KCE al Ĉaŭdefono, pro la preteksto ke Svisa Esperanto-Societo kontraŭas…
Prefere fari iom da memkritiko, antaŭ ol lanĉi novajn proponojn. Interalie, sen preciza kono pri la cirkonstancoj: ke laŭ s-ro Tišljar “la projektoj kiujn financas EU estas la nura niĉo en kiu Esperantio finance kreskas”, signifas ignori la financan kreskon en la Pakto, danke al la konstrua sektoro (akiro de nemoveblaĵoj).
Bondezirojn al EEU (kaj UEA) por siaj estontaj kongresoj, ĉiukaze.