EIE eksperimentas kaj firmiĝas

HeKo 844 2-B, 23 aŭg 24

La kurso pri katalogado, ĵus gvidita de c-ano Rubèn Fernández kiel docento, kondukis al precizigo de la didaktika profilo de Esplora Instituto de Esperantologio, pormomente ĉe Kultura Centro Esperantista, malgraŭ perspektivo de aŭtonomiĝo kiel paktonta establo.

Male ol okazis kun la bedaŭrinde ĉesinta interligvistika kursaro en Pollando ĉe universitato “Adam Mickiewicz” (Poznano), EIE ne programos semajnon aŭ pli en fizika alesto post telematika semestro, sed inverse: unue kursi en realo, poste daŭrigi en virtualo. Tiucele prepariĝas la dua etapo de la kurso pri katalogado, kaj la unua de la kursoj pri fonetiko/fonologio (docento c-ano Alessio Giordano) kaj pri esperanta literaturo (docento c-ano Giorgio Silfer).

La kurso pri katalogado apogas sin sur manlibro tre serioze redaktita de s-ino Ana Manero el Madrido kaj impulsas la esperantigon de same utilaj rimedoj, kiel la dekuma universala klasifiko, realigata de s-ro Philippe Cousson, modela prizorganto de biblioteko Waringhien-Bernard en La Kvinpetalo.

Biblioteko devas disponigi librojn, ankaŭ ĵus eldonitajn, al legantoj por pruntepreno, almenaŭ reta. Ne nur najbaraj loĝantoj rajtu legi, eĉ nur surloke,” strategie klarigas c-ano Fernández, vickonsulo pri bibliotekoj kaj arĥivoj. “Por raŭmistoj rigardantaj sin popolo kun propra lingvo, literaturo kaj kulturo, tiaj bibliotekoj simple ne sufiĉas. Tial la Esperanta Civito celas disvolvi Kolektivan Internacian Bibliotek-Arĥivan Sistemon, kies celo estos eduki la esperantistaron, pli ol nur servi kelkajn elitajn esploristojn, ofte eĉ ne parolantajn nian lingvon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.