Ekde 2014 merkrede la literaturaj kafejoj en Budapeŝto

HeKo 541 5-B, 12 okt 13

Ekde 2014 la literaturaj kafejoj en Budapeŝto okazos en la tria merkredo de la monato, anstataŭ la tria ĵaŭdo. La literaturajn kafejojn organizas Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK), kiel ero de la oficiala monata programo de la biblioteko, kiu disponigas tiucele ankaŭ sian stabanon. La aranĝoj ekas je 17h30 akurate kaj daŭras ĉirkaŭ du horojn, inkluzive de kafo- aŭ tetrinkado.

La ŝanĝo de la tago interalie favoras la vizitantojn de ekster Budapeŝto, ĉar merkrede matene (9h00-12h00) eblas aliri la Fajszi-kolektaĵon, kiu estas fermita al la publiko dum la ceteraj tagoj. Daŭre necesos anonci sin per retmesaĝo ĉe la direkcio, plej malfrue la antaŭan tagon ĝis 16h00.

La literaturaj kafejoj donas la ŝancon al niaj aŭtoroj prezenti sian ĵusan verk(ar)on. Kunordigas ilin c-ano d-ro György Nanovfszky, helpas organize sen. Anna Bartek. En januaro-junio 2014 gastos (laŭ alfabeta ordo): Marie-France Conde Rey, Gábor Márkus, Carlo Minnaja, István Nemere, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer. Tuj post la somera paŭzo estas jam invitita Perla Martinelli. Kutime en la plej malvarmaj monatoj prezentas hungaraj aŭtoroj, dum kun la milda sezono alvenas ankaŭ eksterlandaj.

Konceptite por levi la kulturan nivelon de la hungara esperantistaro, la literaturaj kafejoj altiras pli kaj pli da eksterlandanoj ankaŭ por la publiko. Ĝis nun tamen nur unu fojon venis pli ol dudek aŭskultantoj (por sen. Walter Zelazny, pri lia Zamenhof-verko, en la pasinta majo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.