Ekis la selekto de aliĝontoj al EKA

HeKo 862 3-B, 22 jan 25

Danke al la Ranetoj (organiza teamo) jam dek kvin flue parolantaj esperantistoj el Kongolando petis aliĝon al la unua Esperanta Konferenco en Afriko, kiu disvolviĝos en Bujumburo, 28-31 decembro 2025. Al ili aldoniĝos baldaŭ aliaj el la sama Kivua areo, fakte unu el la plej dense loĝataj de esperantistoj: en la sola urbo Gomo vivas tricento (pli ol en multaj landaj asocioj de Eŭropo) preskaŭ koncentritaj en la sama kvartalo.

La Komitato de Afrika Esperanto-Instituto, kiu responsas pri EKA sub la egido de la Esperanta Civito,

atribuos poentarn al ĉiuj aliĝintoj, laŭ specifaj kriterioj, por ke ili povu ricevi subvencion laŭ la bezono kaj merito. Certe la lingva nivelo estas grava, ĉar EKA ne strebas al kvanta, sed al kvalita reprezento de la nigra kontinento. 

La konferenco estos baldaŭ aligebla ankaŭ tra specifa retejo, kiel okazas por aliaj en nia konsorcio. Informas: aei [ĉe] esperantio [punkto] net (aei[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.