Ekspansio en universitatoj de Burundio

HeKo 530 1-B, 10 apr 13

Instituto de Esperantista Komunumo en Afriko (IEKA, eksa Afrika Esperanto-Instituto) kadre de siaj iniciatoj ĵus subskribis kun la universitato Ntare Rugamba la trian kontrakton pri la instruado de esperanto.

Aliaj kontraktoj estas diskutataj ĉe aliaj universitatoj kiel Université du Lac Tanganyika, Université Lumière de Bujumbura, Unité Sagesse d’Afrique, Unité Espoir d’Afrique, Université de Paix et Réconciliation, Université du Burundi (nacia universitato).

Krome, la internacia universitato Libre Afrique ĵus akceptis integri esperanton en sia akademia programo kaj deziras ke IEKA disponigu materialojn kaj instruistojn.

Tiu ĉi laboro postulas grandan forton kaj diversajn rimedojn finance, materiale kaj morale. Prioritate necesas didaktika materialo por instali kaj ekipi la bibliotekon en Buĵumburo.

(fonto: SIPU)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.