Bazante sin sur la rezultoj en “Historio de la esperanta literaturo”, verkita kun prof. d-ro Carlo Minnaja, d-ro Giorgio Silfer profundigas en sia nuna kurso ĉe Kultura Centro Esperantista la rilatojn inter nia literaturo kaj la esperantlingva socio. Ĉi-lasta evoluas paralele kaj sinergie al beletro.
La fakto ke, ekskluzive almenaŭ ĝis 1905, kaj plejparte ĝis 1921, Esperantio estas perceptata kiel relative unueca, kvankam ne homogena, “movado”, klarigas la prioritaton de la traduka produktado dum la unua periodo. La tradukismo de la pioniraj klasikuloj, kiam aktivis Zamenhof-Grabowski-Kabe kaj Varsovio estis la kultura ĉefurbo de Esperantio, kongruas kun la propaganda strebo karakteriza de tiu esperantlingva socio: la tradukoj dominis ankaŭ ĉar tio estis la plej solida maniero akceptigi la ideon ke eblas kaj indas literaturo en esperanto. Ne hazarde la Bulonja Deklaracio (kiu jure estus nur deklaro, sed ne gravas) metas la literaturan tradukadon inter la tri celojn de la esperantismo.
Ekde la skismo de 1921 ne plu havas sencon paroli pri “movado”, sed jes pri “movadoj”. Konsekvence la esperanta literaturo veturos sur du reloj: la laborista, kun proletaj poetoj kaj la sovetia skolo, kaj la alia, aksita en “Literatura Mondo”, kvankam ne mankos aŭtoroj (aŭ simple intelektaj aktivuloj) kiuj ĉarniros inter la du. Kaj jam dum la dua periodo eblas sociologie referenci al “komunumo”, eĉ al popolo: tiel spajras, jen optimisme jen pesimisme, la voĉoj de Emeriko Baranyai en “Popol” ni estas, ne movado nura” kaj de Kolomano Kalocsay en “Poeto sen popolo, ho animprema scio”.