HeKo 817 4-C, 29 jul 23
Hodiaŭ la Forumo de la Esperanta Civito elektis en Loklo la arbitracian instancon por 2024-2025. Du kandidatoj ricevis plej multe da voĉoj: Tiziana Rogora kaj Stanley Keable; por la unua temas pri konfirmo, dum c-ano Keable eniras la Kortumon por la unua fojo.
Egalan nombron da voĉoj ricevis la aliaj tri kandidatoj: rezultis elektita la plej aĝa, nome c-ano Giuseppe Campolo. Tial Andres Martin kaj Moresson Feidengai iĝis vickortumanoj.
La mandato ekos Novjartage 2024 kaj ĉesos 31 decembro 2025: tial ili okupiĝos pri eventualaj konfliktoj okaze de la elektoj al la Senato. Fakte ĉi-lasta aprobis unuanime la finon de la parlamenta mandato je decembro 2024, rifuzante la proponon ĉesi jaron pli frue.