Elisabeth Amstad en la ALTE-delegacio

HeKo 382 5-B, 15 feb 09

C-ino Elisabeth Amstad el Berno estis ĵus nomumita de la prezidantino de Kultura Centro Esperantista, kiel konstanta membro de la delegacio kiu reprezentas esperanton ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE). La delegacion gvidas c-ano Giorgio Silfer.

Elisabeth Amstad, 45-jara, instruas la francan al germanlingvanoj, kaj la germanan al franclingvanoj. Ŝi havas apartan kompetenton pri lingvolima transpaŝo kaj ŝiaj fakaj konoj estos tre utilaj al la delegacio. En 2006 ŝi kandidatis en la Blanka listo por la Senato de la Esperanta Civito.

La nomumo alvenis tro malfrue por partopreni en la ĉi-semajna sesio de la ALTE-studgrupoj, apud Madrido. Tial ŝia unua ofica ĉeesto okazos fine de aprilo, ĉe la jara ALTE-konferenco en Santiago de Kampustelo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.