HeKo 581 1-A, 28 sep 15
Ĉu Kataluna Esperanto-Asocio fine fariĝos landa asocio de UEA, post pli ol unu rifuzo el Roterdamo? Tio eblus, se post dek ok monatoj, do en 2017, la nova kataluna parlamento sukcesus proklami la sendependecon, kaj Unuiĝintaj Nacioj agnoskus la novan ŝtaton (ĉar UEA paŭsas sendiskute la decidojn de UN).
Tamen hieraŭ la sendependismaj partioj, unuavice Konverĝo de Artur Mas kaj Maldekstro Respublikana de Katalunio (por kiu simpatias multaj KEA-anoj), gajnis nur la relativan plimulton, kiu en parlamentaj seĝoj, pro la koncerna leĝo, fariĝas plejmulto. La kataluna socio restas duone dividita inter sendependistoj kaj nesecesiemuloj.
Politike pli interesa rezulto estas la malvenko de la du ĉefaj partioj en la ĝis nun dupolusa hispana politiko: la preskaŭ duonigita Popola Partio de ĉefministro Rajoy kaj la regresinta Socialista Partio. La unua perdis amason da voĉoj favore al la pli juna kaj dinamisma (kaj ne kompromitita pro skandaloj) Ciudadan(o)s, kiu pli trafe interpretas la rolon de heroldo de la kuneco al Hispanio. La dua ne kapablis valorigi la mesaĝon favoran al federa solvo, verŝajne ĉar la socialistoj mem devas ankoraŭ kompreni la teorion de Blas Infante.
Restas por vidi, ĉu la anoncita heterogena koalicio sukcesos superi ĉiun politikan kaj ekonomian diverĝon favore al la sendependisma horizonto. Kaj ĉu ĝi kapablos manovri diplomatie ankaŭ sur la internacia tavolo.
La kataluna demando ne estas solvita, nur evoluinta.
(Giorgio Silfer)