En Roterdamo restas nur tri laborunuoj

HeKo 720 1-A, 18 okt 19

Malgraŭ la decido de la UEA-Komitato prokrasti finajn solvojn ĝis februaro 2020, jam meze de septembro pendis damokla glavo super la Centra Oficejo: la dungitoj devis akcepti novan laborkontrakton aŭ foriri.

Ionel Onet kaj Stanka Starĉeviĉ konsentis subskribi, kaj nun ili laboras duontempe. Ralph Schmeits ne konsentis kaj tial ĉesis labori ĉi-semajne. Plentempaj dungitoj restas Clay Magalhaes kaj Katarzyna Marciniak. Plus la ĝenerala direktoro, kiu tamen ne estas konstante en Roterdamo.

Pro la reduktiĝo al tri laborunuoj, iuj servoj haltis: ekzemple la perado de abonkotizoj. Krome estas konsilinde uzi la transpagojn tra la Universala kiel eble plej malmulte. La gazetoj aliĝintaj al la Pakto delonge ne estas perataj de tiu Asocio.

Se daŭrus tiel, en februaro jam sufiĉus proponi la definitivan fermon de Nieuwe Binnenweg 176.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.