En Stokholmo kreskas biblioteka sekcio

HeKo 787 9-C, 18 maj 22

Iom post iom la norda legacio de la Esperanta Civito kreskigas la esperanto-fakon en la publika biblioteko de sia gastiganto, Solidardomo en Stokholmo. La libroj havas plejparte socipolitikan enhavon: ili eniras oficialan katalogon kaj estas prunteblaj pere de ĉiuj publikaj bibliotekoj en Svedio. Do ne temas pri librotombejo.

La fakon prizorgas Manuela kaj Maria, kiuj inter si aligatoras en la hispana… Male, en pura esperanto progresas la telematika fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, kie aktivas deko da gecivitanoj.

El tiu fakrondo rezultos amendoj al direktivo Rogora (pri integrita sistemo de esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj) kaj strategia studo pri la tuta temaro, kies unuan skizon prezentis c-ano Ruben Fernandez okaze la Lingva Kolokvo de KCE en aprilo 2022.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.