Esperanta Civito en la Monda Pac-Kongreso

HeKo 774 1-C, 15 okt 21

La Esperanta Civito partoprenos kiel oficiala observanto en la dua Monda Pac-Kongreso, ekonta postmorgaŭ en Barcelono, ĉefurbo de Katalunio. La kongreson organizas la plej antikva pacifisma instanco en la mondo, Bureau International de la Paix (BIP, 1891), kiu havas historiajn rilatojn kun esperantistoj, inkluzive de pac-Nobelaj laŭreatoj antaŭ la unua mondmilito.

Inter la plej famaj aktivuloj estas mencienda almenaŭ Edmond Privat, kiu eĉ membris en la internacia estraro kaj gvidis la svisan sekcion. Danke al Privat, la landa asocio de UEA membris en tiu Bureau Suisse de la Paix (BSP), tamen kun grincado el parto de Svisa Esperanto-Societo. En la 1950aj ŝajnis tro alta la aliĝkotizo (dudek frankoj jare), kiun la granda ĝenevano mem donacis. Pli subtila atako venis el la finvenkistoj kiuj postulis ke BSP havu leterpaperon ankaŭ en esperanto, krom la tri oficialaj svisaj lingvoj. BSP (laŭ sugesto de Privat) respondis ke tio ne kongruas kun la internacia lingvo, ĉar BSP mem estas nacia, ne internacia establo…

BIP travivis malfacilajn periodojn, sed ekde la lastaj jaroj ĝi restariĝis, kun ĉefa sidejo en Berlino. La delegacio de la Esperanta Civito konsistos el gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli. Akreditivon ricevis ankaŭ “Heroldo de Esperanto”, kiel informa periodaĵo. Neniu alia esperanto-parolanta subjekto rezultas el la kongresanaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.