Esperanta Legorondo rekomenciĝas en Neŭŝatelo

HeKo 891 9-B, 24 okt 25

Por la dua jaro Kultura Centro Esperantista organizos esperantan legorondon en Neŭŝatelo, ĉe la biblioteko Bibliomonde en la tre centra strato de la Treille 5, unua etaĝo (bushaltejo St-Honoré): unuafoje en mardo, 28 oktobro 2025, je 17h45, sub la gvido de c-ano Alessio Giordano.  Post la legorondoj okazas vespermanĝo ĉe krespejo, kun libera partopreno.

La dua legorondo estas programita por merkredo, 25 novembro 2025, sub la gvido de c-ino Perla Martinelli, probable dediĉota al la ĵus kompletigita jarkolekto de “Literatura Foiro”. La unua temos pri lastatempa novaĵo el la libroeldonado.

Post ĉiu legorondo KCE donacas libron al Bibliomonde, kiu en sia multlingva bretaro gardas jam tutan breton kun esperanta literaturo. 

— KCE-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.