Esperantaj proponoj por la Pac-Komitato de PEN Internacia

HeKo 641 7-B, 21 apr 17

La esperanto-centron de PEN Internacia reprezentos c-ano Zeki Ergas, okaze de la jara internacia konferenco en Bledo (Slovenio), la venontan monaton. Kune kun la alia delegito, sen. Giorgio Silfer (kiu tamen ne partoprenos ĉi-jare, ĉar engaĝita sur alia fronto) li ellaboris diversajn proponojn.

La unua estas ŝanĝo de strategio por la konferencoj de la Pac-Komitato, tiel ke ili okazu ankaŭ aliloke. Tiam eblus asembleoj en/apud regiono interesata de la bezono de paco: Birmo, Tibeto, Proksima Oriento, Turkio (pro la kurda demando), Ukrajno… La slovenoj gardus la prezidon de la Komitato.

La dua propono estas kupli la aktivecon de la Pac-Komitato al la kampanjo 2016-19 de PEN Internacia pri “Literaturo kaj mislokitoj”. Tial la asembleoj povus okazi ankaŭ en regionoj interesataj de la migrofluoj: suda Italio, Grekio, Turkio, Proksima Oriento…

La tria ideo estas interesigi pri la Pac-Komitato (kaj PEN Internacia) gravajn verkistojn kiuj efektive laboras por paco. Ni pensas pri Orhan Pamuk, Amos Oz, Hanan Awad, ekzemple. La plej simpla vojo estas kandidatigi ilin al Pac-Nobelo. Ĉiujare nova kandidato, plus tiuj de la antaŭaj jaroj. La kandidatigon decidus la asembleo de la Pac-Komitato de PEN.

La strategion de niaj verkistoj unuafoje influos ankaŭ la ĵus aprobita Lex Pacificatoria, de la Esperanta Civito.

(HeKo 641 7-B, 21 apr 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.