Pro la trista “akcidenta” mortigo de Mahsa Amini, la tuta mondo nun pli konscias pri la situacio de virinoj en orientaj landoj. Ŝi estis deŝirita floro per la manoj de la “morala polico” kies instruo de regularo pri la celinda bono kaj pri la devoj, malrespektas kaj tute ne kongruas kun la homaj rajtoj.
Mahsa bedaŭrinde famiĝis pro sia terura morto, sed post ĝi eksplodis en Irano, kie la virinoj laŭleĝe valoras la duonon ol viro, femina revolucio, kiam la virinoj ne eltenante plu tian situacion iris surstraten kaj bruligis la vualojn kiel simbolo de protesto, alfrontante minacojn kaj monrtpunojn. Ankaŭ viroj kiuj ne konsentas pri tiu mistrakto apogis tiun virinan ribelon, kaj ankaŭ ili riskis la vivon kaj en kelkaj kazoj estis mortigitaj fare de la aŭtoritatoj.
En Eŭropo parto de la socio volas konviki nin pri fikcia atingo de egalrajteco, sed la ciferoj estas hontindaj. Ekde 2010 en Hispanio 1374 virinoj estis murditaj de siaj kunuloj aŭ ekskunuloj. Dum januaro kaj komenco de februaro ĉi-jare la kvanto atingis jam dek kvin. En 2022, 129 virinoj en Francio kaj 104 en Italio. En 2017, kvankam la amaskomunikiloj silentas en Germanio, 147 germaninoj mortis sammaniere; kaj 135 en Portugalio, 2021.
En Sudameriko la afero estas ankoraŭ pli terura: 614 murditaj en Kolombio, kaj plorinda situacio en Meksiko, kie dum januaro-novembro 2022 perdis la vivon 3.450 virinoj. Pri Afriko kaj Azio, oni eĉ ne kapablas kalkuli klaran kvanton, ĉar en tiuj socioj (precipe Hindio) feminicido estas tiom ofta kaj normala, ke jam tute malgravas.
Ĝis kiam daŭros tiuj feminicidoj? Ĉu la registaroj en kapablas krei leĝon por protekti la virinojn? Ni ne povas permesi ke la flamo kiu aperis honore al Mahsa estingiĝos, ni krias el ĉiuj landoj, kaj por ni kaj por estontaj virinoj: NI VOLAS NIN VIVANTAJ KAJ LIBERAJ!
(Manuela Blanco, membro de Feminisma Esperanta Movado)