Esperantio memoras siajn beletristojn pli ofte ol aliajn aktivulojn: ne hazarde ĉi-jare oni jubileas pri William Auld kaj Marjorie Boulton, dum en 2009 oni ne celebris la centan datrevenon de Ivo Lapenna — la gvidintoj estas destinitaj al forgeso, se ili mem ne kontribuis al nia literaturo, kiel faris Edmond Privat. Escepto estas Istvan Szerdahelyi (1924[1949]-1987), lingvisto kaj metodikisto, al kiu estis dediĉita la hieraŭa tago, kadre de la 6a Danuba Esperanto-Rendevuo, organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.
La omaĝon al Szerdahelyi ĉeestis trideko da intelektuloj, kun pli alta reprezento de eksterlandanoj kompare al hungaroj. Prelege kontribuis Ilona Koutny kaj Giorgio Silfer, kun gravaj atestoj ankaŭ de Blazio Wacha kaj Georgi Mihalkov. Sian atenton alportis la redakcio de “Literatura Foiro”, kies lingvistika redaktoro Szerdahelyi estis.
La intervenoj emfazis la sindediĉon de nia majstro, kiu batalis konstante sur du frontoj: la neesperantista, kun lingvistoj kiuj skeptikis pri la valoro de esperanto, kaj la esperantista, kiu ne komprenis la neceson de scienca esploro pri la lingvo. Kiam ĉi-lasta tuŝis dogmon establitan de la Akademio (nome la kategoriecon de la radikoj) eksplodis konflikto pli ol interpersona, ĉar strategie motivita de la demando: “Kiu gvidos la normigon de la lingvo? la Akademio aŭ universitata katedro?”.
Inter la sukcesoj de Szerdahelyi oni menciu la Didaktikan Morfemaron (1970), kiu pli fruis ol la frekvenca indico eĉ de gravaj lingvoj, kiel la itala; la lernolibrojn por la deviga lernejo (“Esperanto 1 kaj 2”); la mezan vortaron de esperanto por hungaroj; hungarlingvan verkon kiu povus esti modelo por tiu de Umberto Eco, pli ol jardekon poste.
La hieraŭa estas la sola publika omaĝo de la esperantistaro al Szerdahelyi okaze de lia jubileo. Alia, hungarlingve, okazos zorge de la budapeŝta universitato fine de septembro 2024.