Esperanto-filio en la monfederisma movado?

HeKo 304 3-B, 26 jun 06

Dum la Somera Universitato pri Mondialismo 23-28 julio 2006 en Ĉaŭdefono okazos la fonda asembleo de la asocio “Mondfederistoj de Esperantio”, kiu petos la aliĝon al la Mondfederisma Movado, kiel observanto. Probable la unua formala ĉeesto de la nova asocio plenumiĝos en augusto 2007, dum la internacia kongreso de la mondfederistoj, kunvokita al Svislando.

La chefaj prelegistoj en SUM estos Roger Winterhalter pri “La mondcivitanaj domoj: spertoj kaj perspektivoj”; Zeki Ergas pri “La Gheneva Inciato: paco en Proksima Oriento”; Henri Cainaud pri “Mondialismo kaj ekologio: kiaj instituciaj rimedoj?”; Giorgio Silfer pri “Kio estas federismo?”; William Pace (ne certa) pri “La Internacia Krim-Kortumo”; Troy Davis pri “Demokratio kongrua kun mondialismo”. Inter la diversaj temoj estos pritraktataj ankaŭ la UN-reformo kaj la mondaj sociaj forumoj. Aldone du paralelaj kursoj pri la historio kaj la strukturoj de mondialismo, fare de Henri Cainaud kaj Bernard Henry: SUM fakte disvolviĝos kaj france kaj esperante.

Informas Kultura Centro Esperantista, aŭ tra nia pakto [ĉe] esperantio [punkto] net (redakcio).


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.