Esperanto reaperas en la Naturamika Internacio

HeKo 499 3-B, 24 jan 11

La Naturamika Internacio pretas produkti je propra kosto faldfolion en esperanto pri sia aktiveco, tuj post la akcepto de la Esperanta Naturamikaro kiel membro de la movado. ENa mem liveros la tekston, konforme al la nuna enpaĝigo.

Jen do konkreta rezulto de la renkonto kiun la delegacio de ENa havis hodiaŭ en la centralo de NI en Vieno. La akcepto estos en la tagordo de la ĉi-jara ĝenerala konferenco de NI.

La statuso asignota al ENa estas tiu de partnera asocio. Per tio ĝi rajtos uzi la markon de NI, sed ankoraŭ ne voĉdoni dum la kongresoj. La partneraj asocioj pagas neniom pri sia membreco en NI.

NI ne havas individuajn membrojn, sed nur kolektivajn. Kelkaj (Madero, Cipro, Danlando) havas malpli da membroj ol ENa nun. Ĉiu kolektiva membro aŭ partnero produktas proprajn legitimilojn, kiuj rajtigas je dekprocenta rabato en la naturamikaj domoj.

Konforme al la konstitucio de la Esperanta Civito (ĉar ENa aliĝis al la Pakto), en siaj rilatoj kun Vieno ENa uzos la francan, apud la tri oficialaj de NI. Tio okazis jam hodiaŭ.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.