Esplora Instituto de Esperantologio estas oficiala projekto

HeKo 751 9-B, 11 jan 21

Kun la subteno de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista planas lanĉi dum la venonta aŭtuno telematikan universitaton, sub la nomo Esplora Instituto de Esperantologio. Probable ĝi ensorbos la nunajn sciencajn institutojn (Zamenhof kaj Dietterle), funkciante kiel departemento kun kvar katedroj kaj dudeko da kursoj, dum tri akademiaj jaroj.

La Komitato de KCE, konsistanta nur el civitaninoj, aprobis hodiaŭ la projekton, dum kunsido prezidata de c-ino Perla Martinelli. La unuaj nomoj indikitaj por la EIE-katedroj estas c-ano Fernando Pita (lingvistiko), c-ano Giorgio Silfer (literaturo) kaj c-ano Walter Zelazny (sociologio kaj historio): la unuaj du tuj komunikis sian konsenton, tial ili jam partoprenas en la programado.

La lastaj detaloj de la projekto estos difinitaj antaŭ ol la Asembleo de KCE, kiu voĉdonos pri ĝi 1 majo 2021. Ĝi estos komplete publikigita en la aprila numero de “Heroldo de Esperanto”, organo de KCE, kaj resume en HeKo, organo de la Esperanta Civito, post la asemblea aprobo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.