Eugene Schoulgin internacia PEN-sekretario

HeKo 334 1-B, 11 jul 07

Eugene Schoulgin, 68-jara norvega verkisto loĝanta en Turkio, estas la nova internacia sekretario de PEN-Klubo. Iama gvidanto de la Komitato por verkistoj en prizono, Schoulgin estas eble la plej populara membro de PEN Internacia. Tial estas tute kompreneble ke li gajnis en la baloto per granda majoritato: 50 kontraŭ 30.

La alternativan kandidatecon de Giorgio Silfer damaĝis la memleza taktiko de la franca aliancano Sylvestre Clancier, kiun poste la Asembleo “punis” ne reelektante lin al la estraro. Konsekvence neniu franclingvano sidas nun en la gvidaj organoj de PEN.

Dum la posta tago Clancier ne aperis en la kongresejo, kaj Silfer reprezentis la minoritaton en diversaj traktativoj kun la majoritato pri kelkaj delikataj rezolucioj: ekzemple holokaŭsto kaj estonta kongreso en Latin-Ameriko.

Hodiaŭ la 73a PEN mondkongreso estis fermita de la ĉefministro kaj de la kulturministro de Senegalio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.