Eŭropismo bezonas sian raŭman revolucion

HeKo 838 3-E, 13 jun 24

La rezulto de la baloto por la Parlamento de Eŭropa Unio definitive arkivas la esperon ke EU evoluos de konfederacio al federacio. Konsekvence por la federa eŭropismo la Unio iĝas definitive malhelpo pli ol helpo, analoge al UEA por la moderna esperantismo.

Temas pri lasta etapo: pli frue jam influis la brita secesio kaj la subordiĝo al NATO. Kun la paradokso ke pacifismo trovas subtenon ĉe la ekstremoj (dekstra kaj maldekstra), anstataŭ “moderuloj”. Kaj ke ŝajne neniu volas trian (aŭ kvaran) mondmiliton, sed oni rapidas tien.

Ludas rolon reciprokaj timoj, geopolitikaj ambicioj, demokratia regreso, lokaj ekonomiaj interesoj, manko de elstaraj eŭropistoj. Kaj se vere la Unio insistos pri militado por garantii sian “raison d’etre” (kiel dirus Zamenhof), ĝi aplikus la tradician metodon de la monarkioj por garantii unuecon, kaj tamen perdi ĝin, perdante ankaŭ sendependecon, kiel klarigis Privat antaŭ longe.

Eŭropistoj bezonas novan filozofion, rezignante pri sia “fina venko” kaj trovonte sian “raŭman vojon”.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.