La revuo “Esperanto” havos novan ĉefredaktoron, sed ne antaŭ la nomumo de la nova direktoro, por kiu la kandidatiĝa limdato estas tre proksima: 31 majo 2015.
Renovigo aŭ ĉesigo de la kontrakto kun s-ro Fabrício Valle devis okazi ĉi-printempe, post sesmonata provperiodo. Dum sia aprila kunveno en Roterdamo la estraro de UEA decidis proponi al li daŭrigon ĝis UK 2016, paralele al la serĉado de la nova direktoro kaj al la redifino de la rolo de la revuo.
La (ne)decido praktike egalas al provizora longigo de la kontrakto, sed kvazaŭ en lernejo iu katedro vakus kaj anstataŭanto okupus ĝin en atendo de la definitiva profesoro, gajnonta la efektivan konkurson.
Pri la direktora posteno cirkulas rumoro: ĝin povus okupi unu el la nunaj estraranoj (Martin Schäffer aŭ Stefan MacGill). Tamen pri ambaŭ postenoj nenio estas certa, krom du aferoj: la du oficoj ne koincidos en unu persono, kaj tiu estos nek virino nek afrikano – UEA ne ŝajnas sufiĉe evoluinta por tio.
Osmo Buller pensiiĝos post dek monatoj, sed fakte jam fine de 2015, pro akumulo de ne uzitaj libertempaj tagoj. Fabrício Valle povus eĉ rifuzi la proponon de provizora longigo…
Komentoj
En sia tuta historio UEA havis unu direktorinon: f-ino Marianne Vermaas, dum estis estrarano (antaŭe ĝenerala sekretario, poste prezidanto) prof. d-ro Ivo Lapenna. F-ino Vermaas mem forlasis la postenon (kaj la asocion, krom eraro) tuj post la retiriĝo de Lapenna. Pri la masklismo en UEA okazis paneldiskuto dum ArKonEs la pasintan septembron, kun partopreno de s-ino Barbara Pietrzak, estrarano: efektive kreskas la konscio ke la tiea masklismo estas pli reala ol supozata.
Efektive Marianne Vermaas estis direktoro de 1955 ĝis 1968. Sub la prezido de Ivo Lapenna la postenon okupis Victor Sadler.
La rolo de la virinoj en la gvidaj organoj de la Esperanto-organizaĵoj estas tre limigita. Nur unu el sep estraranoj de UEA estas virino, nur du el sep estraranoj de TEJO estas virinoj. En la Komitato de UEA inter 74 membroj estas 20 virinoj (t.e. 27%), nur je unu pli multe ol en la Komitato de TEJO, kiu estas tamen malpli granda: el 48 komitatanoj 19 estas virinoj (40%). Ambaŭ komitatoj nete venkas la 42-membran Akademion de Esperanto, en kiu estas nur 5 virinoj (12%) – kaj tie estos tre malfacile akiri seksan ekvilibron, se la Akademio akceptos la novan statuton, kiu enkondukas dumvivan membrecon de la akademianoj…
Plej avangarda tiurilate estas ILEI, kie ses el naŭ estraranoj estas virinoj (67%), inter ili la prezidanto. UEA neniam havis virinan prezidanton, en ĝi la unua ina estrarano estis elektita en la fama kongreso de 1974 (Flóra Szabó-Felső) kaj la unua ina vicprezidanto nur en 1995 (Renée Triolle). En la Estraro de UEA en la oficperiodo 2004–2007 virinoj estis en la plimulto (kvar el sep personoj) kaj tio estis eble unikaj tri jaroj en la pli ol 100-jara historio de UEA.