Fajszi Amika Rondo pretas por novaj defioj

HeKo 889 2-B, 25 sep 25

Ekde Novjartago 2026 Fajszi Amika Rondo estos prezidata de sen. Anna Bartek kaj vicprezidata de c-ano Georgi Mihalkov; la konsilio konsistos el kvin pliaj membroj, inter kiuj du (gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer) ne rezidantaj en Hungario.

FAR daŭre aktivos por plenumi siajn celojn: valorigi la rolon de Hungario en la historio de la esperanta komunumo, flegi rilatojn kun la Landa Fremdlingva Biblioteko pri la Fajszi-Kolektaĵo, apogi la orientan legacion de la Esperanta Civito, organizi kulturajn eventojn. Inter ĉi-lastaj ankaŭ la sepan Danuban Esperanto-Rendevuon en Budapeŝto dum Pentekosto 2026, per kvaropa teamo nomata la Drakidetoj.

La venonta DER inkluzivos omaĝon al forpasinta konsiliano, la fama verkisto István Nemere, kiu estis la unua prezidanto de Esperanta PEN-Centro.

— FAR-konsilio

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.