FEM-korespondantino en la femina kinfestivalo

HeKo 529 8-B, 6 apr 2013

“Femina” jam pasintjare sendis korespondanton al la Internacia Festivalo de la Femina Kino, apud Parizo. Ĉi-jare, fine de marto, la festivalon sekvis la prezidanto mem de Feminisma Esperanta Movado, sen. Marie-France Conde Rey.

La 35a Festivalo traktis prioritate du temojn: “Servistinoj” kaj “Orienta Eŭropo”. Dum naŭ tagoj ĝi proponis cent dudek filmojn realigitajn de reĝisorinoj, sed ankaŭ kolokvon pri “Kia spaco por virinoj en la kulturaj medioj?”

Rimarkinda estis ankaŭ la prelego de Geneviève Fraisse, filozofo kaj historiisto de la femina penso, aŭtorino de “Servo aŭ Servuto”, eseo pri la hejmaj laboroj. Ŝi emfazis le nevideblecon de tiuj taskoj, faritaj de nevideblaj laboristinoj, ĉu de la mastrumantino mem, ĉu de dungitino. Ŝi montris ke ĝenerale la percepto evoluas, parte danke al kinarto kiu pentras la vivon kaj la sentojn de tiuj kaŝitaj agantoj en la privata rondo.

Legu pli en “Femina” n-ro 34

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.