Feminisma Esperanta Movado: Komitata kunveno

HeKo 307 9-B, 7 aug 06

En la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono (KCE), 23 julio 2006 kunvenis la Komitato de Feminisma Esperanta Movado (FEM), prezidata de sen. Marie-France Conde Rey; partoprenis sen. Perla Martinelli kaj Anna Lászay, senkulpiĝis gec-anoj Agneta Emanuelsson kaj Jarlo Martelmonto.

La Komitato traktis gravajn temojn, interalie: la rilatoj de FEM kun la Esperanta Civito, kiuj bone evoluas; la rilatoj de FEM kun aliaj feminismaj organizoj; la leteroj ricevitaj de Internacia Katolika Asocio, kiu helpas al junulinaro, kaj de ILEI pri “Ŝtata Eduka Centro por Virinoj”.

Du FEM-anoj (sen. Judit Felszeghy kaj c-ano Bernard Henry) estis invititaj okaze de la traktado pri la tagordero “Femina”. La Komitato celas larĝigi la temaron de la revuo, por ke ĝi estu pli kaj pli alloga por la legantoj.

La membroj de FEM ricevos la protokolon pri la Asembleo de FEM (26 februaro 2006), kaj la protokolon (23 julio 2006) pri la kunsido de la Komitato, ĝis la mezo de aŭgusto.

(Anna Lászay, sekretario)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.