Finance bona la 2021a, rezervita prognozo por 2022

HeKo 779 4-C, 3 jan 22

Forta kresko de la enspezoj pro luigoj en la “svisa akso” de la Esperanta Civito (KCE, LF-koop kaj federitoj) dum 2021. Ekster Svislando la Esperanto-Domo en Andaluzio enspezadis la samon de 2020 (sen luigo al turistoj), dum la kostoj pro la Esperanto-Domo en Burundio respektive la orienta legacio en Hungario malkreskadas, pro la konstanta senvaloriĝo de la lokaj valutoj.

Ekzemple Kultura Centro Esperantista registris plus ses procentojn en la luigoj, paralele al plus cent kvindek procentoj pro la aranĝoj, ne enkalkulante la kantinon, kiu restis stabila en la spezado simple ĉar la forta kresko kompensis deficitojn el pli frua jaro. Rimarkinda ankaŭ la kresko de la donacoj, kiuj fakte koincidas kun abonoj al “Heroldo de Esperanto”, la organo de KCE.

La kreskon en servoj kaj produktoj (inkluzive projekton subvenciitan de Konsilio de Eŭropo), rimarkeblan en multaj paktintaj establoj, akompanas ekspansio de la stabo, konsistanta el ideologie motivitaj bonvoluloj, kaj ne el nederlande salajrataj burokratoj. Aliloke okazas la malo: redukto de la personaro kaj paralele de la servoj kaj produktoj, ĝuste ĉar oni investis en burokratio anstataŭ en stabo kun kontinua formado.

LF-koop kaj federitoj havis similan ekspansion en la sektoro de la nemoveblaĵoj, pro eksterordinara portempa klientaro ĝuste post la forpaso de luanto, kiu vakigis grandan apartamenton urbocentre. Tamen tiu bona ŝanco ne ripetiĝos en 2022, kaj necesos alfronti elspezojn pro restrukturado, precipe en la Esperanto-Domo de KCE. Tial, malgraŭ kontenteco pro la bona administrado ene de la Esperanta Civito, necesas prudenta prognozo por la nova jaro. Espereble sagacaj investantoj subtenos la novan Esperantion.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.