Fonduso Pro Esperanto baldaŭ regio

HeKo 374 3-C, 20 nov 08

Ekde la nova jaro la Civita banko proponos plian servon al siaj klientoj: regio de nemoveblaĵoj. Fakte kelkaj paktintaj establoj posedas aŭ posedos konstruojn. Mastrumi ilin ne estas facile, trans la ĉiutaga rutino: jen okazo por eluzi la subsiduecon de la Esperanta Civito.

Ekzemple, kiel regio Fonduso Pro Esperanto povos realigi projektojn en Afriko, ankaŭ lige kun la Internacia Civila Servo: ĝis nun tio ne eblis pro manko de referenca prizorganto (kia estas Kultura Centro Esperantista por la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj). La regio helpos por ĉiu problemo rilata al la transnacieco de legacoj, kiuj eventuale inkluzivus domproprieton. La regio faciligos la simbiozon inter proprietuloj, per komunaj servoj: volontulado, juraj problemoj, arkitekta asisto ktp. Laste sed ne fine, kiel regio FPEF helpos al la apliko de la Konstitucia artikolo pri la fondo, protekto kaj evoluo de Esperanto-Domoj.

Por la nova servo de FPEF necesos dekreto de la Konsulo, post la opiniesprimo de la Kapitulo, oficanta kiel kontrolinstanco de la Civita banko.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.