En la malfrua printempo de 2025, la mondo perdis unu el siaj plej brilaj kaj nekonformemaj animoj: José “Pepe” Mujica. Sub la larĝa ĉielo de sia modesta bieno li foriris silente, kvazaŭ li estus nur alia simpla kamparano. Ne eksa prezidanto, ne eksa gerilano, sed homo inter homoj. Laŭ Aristofano ne ekzistus pli saĝaj homoj ol la kamparanoj. Eble la aspiranta filozofo urugvaja provis imiti ilin.
Mujica estis multe pli ol politika figuro. Kiel tupamaro, li revis pri el hombre nuevo – la nova homo – kiu ne estas sklavo de siaj avidoj, sed frato de sia najbaro. Por la tupamaroj, tiu nova homo ne naskiĝas el teorioj, sed el la ĉiutaga batalo kontraŭ la malvirtoj de la burĝa vivo. Tio estas, vivo nacie, klase, religie difinita. Ne hazarde la ideo de la urugvaja liberiga movado havis kiel horizonton la Grandan Patrujon, latinamerikan kontinenton liberan de artefaritaj limoj.
Estas facile vidi en tiu vizio la lumon de homaranismo. Kaj la popolo neŭtrale homa, al kiu la raŭmismo donis la ilojn por memdifino, enkorpigas per sia ekzisto mem la aktualecon de tiu eŭtopio.
Kio kunligas Mujica kaj nian tradicion? Eble tio estas la sama obstina kredo je la homa digno, la espero ke la mondo povas esti alia; ke la homo povas renaskiĝi el siaj cindroj, pli simpla, pli justa, pli libera.
Impresas pri la urugvaja movado la fakto ke, post la atingo de la demokratio en la lando, la tupamara movado fariĝis protagonisto (sed neniam hegemonia) de la progresema koalicio, el Frente Amplio, en kiu la idealismo de la lukto kunfandiĝis kun la pragmatismo de la kulturo de regado. Mujica regis kun pasia singardemo kaj kortuŝa radikalismo, rememorigante la ekzemplojn de aliaj batalantoj kiuj fariĝis prezidentoj. Interalie, la famaj Nelson Mandela kaj Kim Dae-jung.
Ne estas mistero ke la respublikana kulturo, ido de la plej bona klerismo kaj riĉigita per laika, socia kaj revolucia kontribuo dum la jarcentoj post la tempo de Klerismo, inspiris la Konstitucian Ĉarton de la Esperanta Civito. Per la principoj fiksitaj de tiu tradicio kreskis, dum sia vivo, ankaŭ Mujica, kiu rezignis al riĉeco dum la prezidanteco kaj vivis en malriĉo siajn lastajn jarojn. Ne estis vere, do, kiel pensis Sulao Felix, ke estas tiel malfacile, por potenculoj, vere retiriĝi de la mondo. El hombre nuevo povis. Nia konsorcio tenu la torĉon de tiuj valoroj kaj daŭre kultivu tiujn idealojn.
(Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado)
Komentoj
En la tempo kiam, por praktiki la hispanan lingvon, mi korespondis kun kelkaj homoj en Urugvajo, tiu lando havis loĝantaron de pli ol 3.5 milionoj. Tio estis komence de ĉi tiu jarcento. Hodiaŭ 3.4 milionoj da homoj vivas en Urugvajo. La lando estas en stagnado. La socio maljuniĝas, kaj ĉiam malpli da infanoj naskiĝas. Dum la lastaj 40 jaroj, 500 000 urugvajanoj elmigris eksterlanden. Tio estas multe kiel por tia malgranda lando. La vivkostoj estas 25% pli altaj ol en Pollando. Laŭ statistkoj la nivelo de malriĉeĉo estas 10%, senlaboro 8%- tamen la realaj ĉi lastaj du nombroj estas pli altaj. Kiel en ĉiu maldekstre-liberala ekonomia sistemo, impostoj estas altaj — enspezimpostoj (laborimpostoj), domimpostoj kaj aldonvalora imposto (AVI) estas la plej altaj en Sudameriko. Pli malriĉaj homoj devas elmigri al najbaraj landoj por transvivi. La komerca bilanco de Urugvajo estas en deficito. La ŝuldo de la lando estas proksimume 70% de la MEP. Urugvajo estas lando sen propra industrio. 75% de la ekonomio estas servoj, 13% agrikulturo. La cetero apartenas al transporto, fiŝkaptado, metiistoj kaj liberalaj profesioj. Krimo estas alta, ĉirkaŭ 400 homoj estas murditaj ĉiujare. La vera pesto estas droga dependeco. 47% da homoj sentas sin minacataj de krimo kaj droga dependeco. Pli ol 90% de la loĝantaro loĝas en la ĉefurbo Montevideo kaj ĝiaj suburboj. La lando estas do burĝa kaj etburĝa, kaj ne estos alia. Paroli pri la kreado de la nova homo (el hombre nuevo) fare de marksist-leninist-maŭist maldekstruloj estas stultaĵo. En Pollando dum la duono de mia vivo mi aŭdis pri la kreado de la nova homo, la sovetia homo (советский человек), kaj mi klare vidis kiel tiu stultaĵo finiĝis…
José Alberto Mujica Cordano neniam atingis ion ajn elstaran en sia vivo. Li estis membro de la Tupamaroj-movado, kiu rabis, plantis bombojn, ekbruligis, prenis ostaĝojn kaj murdis kontraŭulojn. La Tupamaroj faris tion, kion Hamas faras nun. La sola diferenco estas, ke la maldekstruloj en Urugvajo batalis en la nomo de Marx, Lenin kaj Maŭ Zedong, kaj la ĝihadistoj en Gazao batalas en la nomo de Islamo kaj Alaho. Frente Amplio tute ne faris iun ajn miraklan ŝanĝon en Urugvajo. Estis eĉ kontraŭe. Mi scias tion ĉar mi parolis kun ordinaraj urugvajanoj, por kiuj la vivo ekonomie fariĝas pli kaj pli malfacila ĉiujare. Do mi forĵetas tiun elegion omaĝe al Mujica. Ni estu seriozaj.
Mi komprenas la deziron fari kritikan bilancon — kaj parte mi eĉ konsentas kun kelkaj observoj. Sed redukti la urugvajan sperton al simplisma karikaturo estas, sincere dirite, misgvida. En la angla ekzistas la vorto edgelord, por indiki homon kiu provas ŝoki aŭ veki admiron esprimante la plej absurdan el ekstremaj opinioj pri temo. Eble ni devus trovi manieron por traduki tiun utilan vokablon en esperanton.